James Clerk Maxwell

James Clerk Maxwell
Persona informo
James Clerk Maxwell
Naskiĝo 13-an de junio 1831 (1831-06-13)
en Edinburgo,  Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Morto 5-an de novembro 1879 (1879-11-05) (48-jaraĝa)
en Kembriĝo,  Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Stomaka kancero Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Abatejo Westminster Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio kristana socialismo vd
Etno skotoj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Edinburgo
Trinity College
Edinburga Akademio
Petrodomo
Universitato de Kembriĝo Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo James Clerk Maxwell
Familio
Patro John Clerk-Maxwell of Middlebie (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Frances Cay (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Katherine Clerk Maxwell (1858–nekonata valoro) Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Jemima Blackburn (unuaranga kuzino) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo fizikisto
universitata instruisto
teoria fizikisto
instruisto
fotisto
matematikisto
inventisto
thermodynamicist (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Fiziko, meĥaniko, matematiko, elektromagneta kampo, elektro, magnetismo, kolorfotografio kaj kinetika teorio pri gaso Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en AberdeenKembriĝo vd
Aktiva dum 1860–1865 vd
Doktoreca konsilisto William Hopkins vd
Verkado
Verkoj A Dynamical Theory of the Electromagnetic Field ❦
ekvacioj de Maxwell ❦
statistiko de Maxwell-Boltzmann ❦
Maksvela demono vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

James Clerk Maxwell (Maksvelo) (naskiĝis la 13-an de junio 1831, en Edinburgo, mortis la 5-an de novembro 1879, en Kembriĝo) estis brita (skota) fizikisto specialisto en la fako de matematika fiziko.

Li metis la fundamenton por la klasika teorio de elektromagneta radiado kaj per tio ankaŭ por la relativeca teorio de Albert Einstein. Li kunigis por la unua fojo elektron, magnetismon, kaj lumon kiel diferencaj montroj de la sama fenomenono. Li demonstris, ke elektromagneta radiado disvastiĝas ankaŭ en vakuo, kaj per la lumrapido. La Ekvacioj de Maxwell por elektromagnetismo estis nomitaj la "dua granda unuigo en fiziko"[1] post la unua estis realigita de Isaac Newton.

Per la publikigo de "A Dynamical Theory of the Electromagnetic Field" (Dinamika teorio de la elektromagneta kampo) en 1865, Maxwell pruvis, ke la elektra forto kaj la magnetaj kampoj veturas tra la spaco kiel ondoj kiuj moviĝas je lumrapido.[2] Li proponis, ke la lumo estas ondaĵo en la sama medio kiu estas la kaŭzo de elektraj kaj magnetismaj fenomenoj.[3] La unuigo de lumaj kaj elektraj fenomenoj kondukis al malkovro de la ekzisto de radio-ondoj. Maxwell estas konsiderata ankaŭ kiel fondinto de la moderna fako de elektra inĝenierado.[4]

Li helpis disvolvigi la distribuadon Maxwell–Boltzmann, nome statistika rimedo priskribi aspektojn de la kineta teorio de gasoj. Li estas konata ankaŭ kiel prezentinto de la unua daŭrebla kolorfotografio en 1861 kaj pro sia fundamenta verko pri analizo de la rigideco de kunigoj (ĵaluzioj) kiel tiuj de multaj pontoj.

Maxwell okupiĝis ankaŭ pri termodinamiko. Li inventis konatan penseksperimenton pri demono (la "demoneto de Maxwell"), kiu kapablu distingi inter rapidaj kaj malrapidaj molekuloj de enfermita gaso kaj lasi la rapidajn transiri al apuda ujo. Ĉar tiel eblus generi energion (varmon) el nenio, tia demoneto kontraŭas la duan leĝon de termodinamiko. Efektive postaj fizikistoj montris, ke la mezurado de la molekula rapido (kiun la demoneto ja devus fari) detruas la energi-gajnan efikon.

Liaj malkovroj helpis enkonduki en la epoko de moderna fiziko, metante la fundamenton por studfakoj kiaj speciala relativeco kaj kvantuma mekaniko. Multaj fizikistoj konsideras Maxwell kiel la sciencisto de la 19a jarcento kiu havis la plej grandan influon en la fiziko de la 20a jarcento. Liaj kontribuoj al la scienco estas konsiderataj de multaj kiel de la sama graveco kiel tiuj de Isaac Newton kaj Albert Einstein.[5] En la jarmila esplorenketo pri la 100 plej elstaraj fizikistoj, Maxwell estis voĉdonita la tria plej granda fizikisto de ĉiuj tempoj, malantaŭ nur Newton kaj Einstein.[6] En la centjariĝo de la naskiĝo de Maxwell, Einstein priskribis la verkaron de Maxwell kiel la "plej profunda kaj plej fruktodona kiun fiziko spertis ekde la epoko de Newton".[7] Al Einstein, kiam li vizitis la Universitaton de Kembriĝo en 1922, diris lia gastiganto, ke li estis farinta grandajn aferojn ĉar li staris sur la ŝultroj de Newton; Einstein respondis: "Ne. Mi staras sur la ŝultroj de Maxwell".[8]

  1. Nahin, P.J. (1992). "Maxwell's grand unification". IEEE Spectrum. 29 (3): 45. doi:10.1109/6.123329.
  2. Wolfram, Stephen (2002). A New Kind of Science. Wolfram Media, Inc. p. 1045. ISBN 1-57955-008-8.
  3. Maxwell, James Clerk (1865). "A dynamical theory of the electromagnetic field" (PDF). Philosophical Transactions of the Royal Society of London. 155: 459–512. Bibcode:1865RSPT..155..459C. doi:10.1098/rstl.1865.0008. Arkivita (PDF) el la originalo en la 28a de julio 2011. (p. 499.)
  4. Tapan K. Sakar, Magdalena Salazar-Palma, Dipak L. Sengupta; James Clerk Maxwell: The Founder of Electrical Engineering; 2010 Second Region 8 IEEE Conference on the History of Communications;IEEE
  5. Tolstoy, Ivan (1981). James Clerk Maxwell: a biography. Chicago: University of Chicago Press. p. 2. ISBN 0-226-80785-1. OCLC 8688302.
  6. "Einstein the greatest". BBC News. BBC. 29a de novembro 1999. Arkivita el la originalo en 11a de januaro 2009. Alirita la 30an de marto 2020.
  7. McFall, Patrick (23a de aprilo 2006). "Brainy young James wasn't so daft after all". The Sunday Post. maxwellyear2006.org. Arkivita el la originalo en 20a de junio 2013. Alirita la 30an de marto 2020.
  8. Mary Shine Thompson,2009, The Fire l' the Flint,p.103; Four Courts

Developed by StudentB